Stano Marček has posted:
En oktobro 2014 mi faros prelegturneon kaj gvidos rektmetodajn kursojn de Esperanto en Belgio, Francio kaj Ĉeĥio. Mi komencos en Bruselo (1-3), poste Antverpeno (3-6), Gérardmer (6-8), Dijon (8-11) Tours (11-14), Le Mans (14-17), Hérouville Saint Clair (17-20, kurso kaj prelegoj), Saint-Malo (20-22), Vannes (22-24), Grésillon (24-29, kurso kaj prelegoj), Bartošovice en Ĉeĥio (30 okt - 2 nov, kurso kaj prelegoj).
Kelkaj organizantoj petis min, ke mi ie publikigu temojn de miaj prelegoj, do jen ili:
Rektmetoda instruado de Esperanto
Ekzistas multaj metodoj por lerni/instrui lingvojn. Kiel la plej efika montriĝis la t.n. rekta metodo. Kio ĝi estas? Ĉu temas pri la metodo, per kiu nia patrino instruis al ni nian gepatran lingvon? Kiu sen tradukado kaj troa gramatiko instruis al ni rekte pensi en nia lingvo?
Mi prezentos mian riĉe ilustritan lernolibron „Esperanto per rekta metodo“, kiu aperis en 34 lingvoj, la didaktikan materialon, kiu akompanas la libron, kaj diskutos kun la ĉeestantoj pri tio, kiel rektmetode gvidi Esperanto-kursojn.
Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?
Lernantoj en niaj Esperanto-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se la kursgvidanto fine de la leciono prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al la kursanoj belajn Esperanto-kantojn, ili vigliĝas kaj lernas plu: per amuza kaj gaja maniero ili parkerigas tekstojn de la kantoj. Mi instruos, kun gitaro, dekon da Esperanto-kantoj, konvenajn por niaj kursoj, kaj montros al vi, kiel vigligi per kantado la instruadon.
Karaokeo kun Teamo
Karaokeo estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur ekrano la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas oportune uzi tion por instrui – aŭ almenaŭ por amuziĝi. Mi dum dek jaroj profesie laboris, kiel manaĝero, kun la rokmuzika grupo Teamo (dum pluraj jaroj, laŭ la oficialaj enketoj, la plej populara muzika grupo en la tiama Ĉeĥoslovakio): organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. En 1989 la grupo eldonis la albumon "Team en Esperanto" (Ora Team'). Dum la prezento oni povos ekscii ion pli pri la grupo Teamo, kaj "karaokee" kanti kun la grupo.
Krucenigmoj en Esperanto
„Instrua amuzo“ estis titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD, kun la solvoj). Mi konsilos kiel solvi (projekciante sur ekranon), kaj eĉ kiel mem verki krucenigmojn. Cetere: ĉu vi scias, ke krucenigmoj (kaj ankaŭ Esperanto mem) estas bona preventilo kontraŭ Alzheimer-malsano?
Sonlibroj en Esperanto
Sonlibroj (laŭtaj libroj, aŭdlibroj) lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni sur kompaktdisko aŭ DVD. Tiun oni povas aŭskulti antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj, romanoj aŭ poezio. Voĉlegitaj libroj ĝis antaŭ nelonge mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Mi decidis forigi tiun mankon kaj rakontos al vi pri la projekto (jam aperis kvindeko da diskoj).
Kiel verki artikolojn?
Verŝajne vi jam estis en situacio, ke vi volis verki artikolon por papera aŭ reta gazeto aŭ ĵurnalo. Kiel fari tion, por ke la redaktoro aŭ la retejo akceptu ĝin, por ke ĝi estu "bona"? Antaŭ ol verki la artikolon estus bone scii pri kiaspeca artikolo temos, havi klaran imagon pri tio, kion ni volas diri al la legantoj, kio estas la celo, kiu estu nia celgrupo, kiu estas la plej taŭga periodaĵo aŭ retejo por nia artikolo, ĉu gravas ilustraĵo, foto, la titolo kaj la subtitolo...
Ĉu vi ŝatas fungojn?
Ĉu vi ŝatas manĝi, sed eble ankaŭ mem kolekti manĝeblajn fungojn? Ĉu vi konas ilin? Pri diversaj specoj de boletoj, kserokomoj, ĉampinjonoj (agarikoj), laktarioj, ombrel-, tremol-, buter-, betul-, skvan- kaj fragil-fungoj, sed ankaŭ pri iamaj mikologiaj seminarioj de esperantistoj en Poprad mi volonte babilos kun la ĉeestantoj, prezentante fotojn sur ekrano.
Kuracaj plantoj
Ekde pratempoj la homo uzas plantojn por sin kuraci, ĉar per observado de la naturo li povis konstati iliajn pozitivajn efikojn al sia korpo. Dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj kuracrimedoj. Kiuj kuracaj plantoj povas helpi vin por preventi malsanojn, resp. venki ilin? Kiel konservi la plantojn, kiel fari infuzaĵojn, dekoktojn, maceraĵojn aŭ tinkturojn?
Plie mi povos prelegi pri la vivo kaj verkoj de Raymond Schwartz, la vivo kaj verkoj de Hans Christian Andersen kaj la fratoj Grimm..., se aperos tia deziro.